Terminaro de klasika dancado.pdf

(5286 KB) Pobierz
(anonymous)
Terminaro de klasika dancado
1
Terminaro de klasika dancado
Ĉi tie estas la listo de termino j uzataj en klas ika da nco k aj en klasika baleto . Grava parto de la terminaro estas en la
franca lingvo, ĉar baleto estis formaligita en Francio.
Baleto e stas formaligita speco de danco, kutime plenumita sur sceno k iel parto de baleta danca laboro kiu inkluzivas
mimikon , ago n kaj muzikon . Dancistoj povas plenumadi surfingre ( pointe ) aŭ duon-surfingre ( demi-pointe ). Dum
trejnado, la dancistoj ekzercas je la manrelo k aj sur centra parto de planko.
A
Adagio , adage
adage (franca), adagio (itala)
En muziko, adaĝe signifas "malrapide", kaj en baleto ĝi signifas malrapidajn, malfaldantajn movadojn.
En klasika baleta klaso, la adagio porcio de la leciono koncernas malrapidajn movojn por plibonigi la dancistan
eblecon regi la kruron kaj pligrandigi vastigaĵon (kio estas, por konduki la kruron en altajn poziciojn kun rego kaj
komforto).
En grand pas (aŭ klasika pas de deux ; grand pas d'action ; kaj tiel plu), la adagio estas kutime nomata kiel la grand
adage , kaj ofte sekvas post la entrée . Ĉi tiu adage estas tipe la eksteren movo de la grand pas kie la baletistino estas
kun la kondukanta malina danseur aŭ unu aŭ pli multaj omaĝantoj.
En baleto, la vorto adagio signifas ne la muzikon akompanantan la dancon sed la specon de baleta movo plenumata.
Ekzemple, la granda adage de la fama nigra cigna pas de deux de cignolago estas melodie andante , dum la
dancordigo estas adagio .
À la seconde
Flanken aŭ en la dua pozicio. À la seconde kutime signifas paŝon kiu movas flanken aŭ movon faritan flanken kiel
ekzemple grand battement à la seconde .
Teknike defianta speco de turno estas pirouette à la seconde , kie la dancisto spinas kun la laboranta kruro en dua
pozicio à la hauteur . Ĉi tiu turno estas kutime plenumata per malinaj dancistoj, kaj pro la teknikaj scipovoj
postulataj por plenumi ĝin korekte, ĝi estas konsiderata kiel la malina kopio de fouetté en tournant (vidu en fouetté
rond de jambe en tournant ).
Allegro
De la itala, signifo de la vorto estas "gaja" aŭ "ĝoja". Ĝi estas danca variado karakterizita per saltoj kaj pli rapida
tempoindiko. En petit allegro la dancistoj plenumas pli malgrandajn saltojn kiel petit jeté kaj entrechat . La grand
allegro estas karakterizita per pli grandaj saltoj kiel sissone ouverte grand jeté .
Vidu ankaŭ en allegro (muziko).
Allongé
Allongé laŭvorte estas "plilongigita", "distirita". Ĝi estas pozo en kiu la brakoj estas plilongigitaj, malsimile al
arrondi . Ankaŭ ĝi estas movo kiu celas atingon de la pozo.
728240342.008.png 728240342.009.png
 
Terminaro de klasika dancado
2
Angulo de la sceno
La sceno estas konsiderata kvazaŭ ĝi estas ortangula. La dekstra kaj maldekstra flankoj estas difinitaj laŭ tio kiel
estas por spektantoj. La parto de sceno pli proksima al spektantoj estas konsiderta kiel suba , la parto de sceno malpli
proksima al spektantoj estas konsiderta kiel supra , ĉi tio estas kiel okazos se fari foton de la sceno de spektanta loko.
Aplomb
Aplomb ( aplombo ) estas kapablo de dancisto teni ekvilibro n, stabilecon de pozicio. La termino priskribas veran
koordinatigon de la korpo en danco, kiu estas kondiĉo de vera plenumado de la danco.
Apoganta kruro
Apoganta kruro estas tiu kruro kiu apogas la danciston dum kiam ĝi komencas iun dancan movon. La alia kruro estas
nomata kiel laboranta kruro .
Arabesque
Arabesque ( arabesko) laŭvorte estas "araba maniero". Ĝi estas certa pozicio de korpo subtenata
sur unu kruro, kun la alia kruro etendita malantaŭ la korpo kun la genuo rekta. La dorsa kruro
povas tuŝi la plankon en tendu malantaŭe (nomata kiel arabesque par terre ), aŭ esti altigita je iu
angulo. Komunaj anguloj estas 45° (ankaŭ nomata kiel à demi hauteur ), kaj 90° ( à la hauteur ).
Kiam la angulo estas multe pli granda ol 90° kaj la korpo moviĝas antaŭen kiel kontraŭpezilo al
la dorsa kruro, la pozo estas nomata kiel arabesque penchée . Estas ankaŭ diversaj brakaj kaj
kruraj kombinaĵoj, kiel brako antaŭen sur la sama flanko kiel la dorsa kruro aŭ la alia brako
antaŭen.
Arabesque
Arrière
Arrière laŭvorte estas "malantaŭe". Paŝo en arrière movas malantaŭen, for de la spektantoj. Movo farita malantaŭen
de la dancisto devus esti nomata ekzemple kiel grand battement en arrière .
Arrondi
Arrondi laŭvorte estas "ronda". Ĝi estas pozo en kiu la brakoj estas rondigitaj, malsimile al allongé . Ankaŭ ĝi estas
movo kiu celas atingon de la pozo.
A solo
A solo laŭvorte estas "sole" en la itala. Ĝi estas parto de baleta spektaklo kiu estas dancata per sola dancisto.
728240342.010.png 728240342.001.png 728240342.002.png
 
Terminaro de klasika dancado
3
Assemblé
Iam ankaŭ pas assemblé . Laŭvorte "muntita". Movo kie la unua piedo plenumas battement glissé / degagé , susurante
eksteren. Kiam la dancisto ekigas salton, la dua piedo tiam susuras supren sub la unua piedo. La piedoj kuniĝas kune
meze en aero, kaj la dancisto surteriĝas per ambaŭ piedoj sur la plankon samtempe, en tria aŭ kvina pozicio.
À terre
Vidu en par terre .
Attitude
Attitude laŭvorte estas " pozo ", " pozocio" , " sinteno" . Ĝi estas pozicio en kiu la dancisto
staras sur unu kruro (sciata kiel la apoganta subtenanta kruro) dum kiam la alia kruro
( laboranta kruro) estas levita kaj bone turnita ekster kun la genuo kurba je proksimume
90-grada angulo. La levita aŭ laboranta kruro povas esti malantaŭ ( derrière ), antaŭ
( devant ) aŭ flanke ( à la seconde ) de la korpo. Se la kruro en attitude derrière estas sur la
planko, tiam la pozo estas sciata kiel B-plus . Gravas noti ke dum plenumado de attitude
pozicio devant derrière , la genuo devus konformi la maleolon, kvazaŭ la tuta kruro
devus estas en ebeno. La attitude pozicio povas esti plenumita kun la apoganta kruro kaj
piedo surfingre , duon-surfingre aŭ sur plata piedo. Vidu ankaŭ en arabesko .
Attitude
surfingre
B
Balancé
Balancé estas franca vorto por " balanci ". Ankaŭ nomata kiel pas balancé . Ĝi estas kutime plenumata en tri
kalkulaĵojn ( valsa ritmo) . La dancisto tipe komencas en kvina pozicio , en plié . Antaŭ la unua kalkulo, unu piedo
etendas en degagé , tipe al dua pozicio (kvankam oni povas balancé antaŭen aŭ dorsen). Sur la unua kalkulo, pezo
tradoniĝas al tiu degagé piedo finante kun ĉi tiu kruro en plié kaj la alia piedo krucigita malantaŭe (aŭ antaŭe) de la
staranta kruro, en coupé pozicio. Sur la dua kalkulo, la dancisto paŝas sur la duan piedon (tipe duon-surfingre ),
rektigante la pezo-apoganta kruron tiel ke la unua piedo, eltirita, leviĝas malmulte super la planko. Sur la tria
kalkulo, pezo tradoniĝas reen sur la unuan piedon, kiu restas en relevé , kun la dua piedo en cou-de-pied denove.
Balancé estas simila al la "paŝo, pilko-ŝanĝo" kombinaĵo en frapa dancado, kvankam la paŝoj en frapa dancado estas
tipe kalkulataj kiel "unu kaj du" anstataŭ "unu du tri" kiel estas priskribite pli supre.
Baleta jupo
Ballabile
Ballabile en la itala estas "danca". En baleto l a termino temas pri danco plenumata per la
korpo de baleto . La termino grand ballabile estas uzata se preskaŭ ĉiuj partoprenantoj
(inkluzivante ĉefajn karakterojn) de aparta scenaĵo en pleno-longa laboro plenumas
grandskalan dancon.
Baleta jupo
728240342.003.png 728240342.004.png 728240342.005.png
 
Terminaro de klasika dancado
4
Ballet d'action
Ballet d'action ( baleto de ago ) estas baleto sen parolado, en kiu la tuta drama rakonto estas montrata per danco kaj
Ballon
Ballon estas la fanfaronado , en kiu la dancisto povas montri la helecon de la movado. Ĝi priskribas kvaliton, ne la
alton, de la salto. Eĉ je malgrandaj, rapidaj saltoj ( petite allégro ), dancistoj penas eksponi la ballon .
Ballonné
Ballonné laŭvorte estas "pufa". Ĝi estas salto je unu piedo kun movo direkte al la laboranta kruro, kiu rektiĝas dum
la salto. Kiam la apoganta piedo surteriĝas post la salto, la laboranta kruro revenas al sur le cou de pied .
Ballotté
Ballotté estas salto antaŭen aŭ malantaŭen, dum kiam rektigitaj kruroj estas en la 5-a pozocio. Poste unu piedo estas
alportata tra sur le cou de pied kaj rektigata je direkto de la salto, kaj la alia surteriĝas je demi-plié , la korpo
inkliniĝas for de la alportita piedo.
La movo estas ofte farate dufoje, en unu kaj en la rea direkto.
Battement
Ĝi estas kalcitranta movo de la laboranta kruro (kiu estas la kruro kiu plenumas la teknikaĵon).
Battement -oj estas kutime plenumataj antaŭen ( en avant à la quatrieme devant ), flanken ( à la
seconde ) aŭ dorsen ( en arrière à la quatrieme derrière ).
Battement développé estas kutime malrapida battement en kiu la kruro estas unue levata al
retiré pozicio, kaj poste plene etendata pasante tra attitude pozicio. La rea varianto estas
battement enveloppé .
Battement enveloppé estas farata kiel grand battement , sed dum la reveno la laboranta kruro
unue revenas tra attitude al retiré kaj poste surteriĝas. La rea varianto estas battement
développé .
Battement fondu estas battement (kutime pli malrapida) de fondu (ambaŭ genuoj kurbaj, laboranta piedo sur la
cou de pied de la apoganta) krura pozicio kaj etendiĝas ĝis ambaŭ kruroj estas streĉitaj rektaj. Ĝi povas esti
plenumita duopa , tiam la laboranta kruro rektiĝas nur dum la dua ciklo.
Battement frappé estas battement en kiu la piedo moviĝas de fleksita pozicio apud la alia maleolo, kaj etendiĝas
eksteren al streĉita rekta pozicio, kun bato de la planko (la tiel nomata frappé ). En la rusia lerno la piedo estas
volvita ĉirkaŭ la maleolo, anstataŭ fleksita kaj ne batas la plankon. En ĉi tiu okazo, la frappè estas farata per tio ke
la laboranta piedo batas la maleolon de la apoganta kruro post la rea movo. Battement frappé povas esti plenumita
duopa .
Battement glissé estas rapida battement normale farata al 2-3 centimetroj for de la planko (laŭvorta signifo
"glitanta" battement ). Vidu en battement tendu jeté .
Battement jeté - mallongigo de battement tendu jeté .
Battement lent estas malrapida battement , normale farata tiel alte kiel eblas, kiu engaĝas konsidereblan regon kaj
fortecon. Ambaŭ kruroj restas streĉitaj rektaj por la tuta daŭro de la movo.
Battement tendu estas battement en kiu la etendata piedo neniam forlasas la plankon. La laboranta piedo glitas
antaŭen, flanken aŭ malantaŭen de la unua, tria aŭ kvina pozicio por atingi la kvaran aŭ duan pozicion, levante la
kalkano for de la planko kaj streĉante la instepon . Ĝi formas la preparadon por multaj aliaj pozicioj, inter ili la
ronds de jambe kaj pirouette pozicioj.
Battement tendu
728240342.006.png
 
Terminaro de klasika dancado
5
Battement tendu jeté (rusia lerno) estas battement normale farata al iu alto ekde 2 cm for de la planko supren ĝis
45 gradoj, depende de la stilo. Ĝi estas la sama kiel battement dégagé (en lerno de Cecchetti) aŭ battement glissé
(franca lerno).
Battement tendu pour batterie
Grand battement estas potenca battement ago kie la dancisto movas la kruron tiel alte kiel eblas, dum kiam la
apoganta kruro restas streĉita rekta.
Grand battement en cloche estas granda battement kiu kontinue susuras rekte antaŭen kaj malantaŭen pasante tra
la unua pozicio de la piedoj (laŭvorte: grand battement kun pendola movado).
Petit battement estas battement ago kie la fleksanta ago estas je la genuo, dum kiam la supra kruro kaj femuro
restas senmovaj. La laboranta piedo rapide alternas inter la cou-de-pied pozicio en la antaŭo kaj la cou-de-pied
pozicio en la malantaŭo, malmulte malfermiĝante flanken.
Batterie
Batterie estas aro de teknikoj engaĝantaj saltojn, en kiuj la piedoj kruciĝas rapide antaŭ kaj malantaŭ unu de la alia,
kreante klakantan aŭ pulsantan efikon en la aero kaj brosante tra unua pozicio.
Ankaŭ nomata kiel batoj en la Reĝa Akademio de Danco (RAD).
Battu
Vidu en pas battu .
Bourrée
Vidu en pas de bourrée .
Brisé
Brisé estas salto simila al assemblé . Unu kruro estas puŝata de la kvina pozicio al la dua pozicio en la aero; la dua
kruro atingas la unuan en mezo en aero kun bato. Ĝi estas vojaĝanta movo; la dancisto faras assemblé , poste, farante
batojn, ŝanĝas kvinajn poziciojn en la aero. La dancisto povas fari petit battement -ojn en preparado por ĉi tiu paŝo.
Bras croisé
Bras croisé laŭvorte estas "krucigitaj brakoj". Brakoj estas lokitaj tiel ke, kiam la dancisto estas vizaĝanta al unu el la
anguloj de la sceno, unu brako estas etendita la dua pozicio for de la spektantoj kaj la alia estas malrektigita en unua
pozicio antaŭe (antaŭen-pozicio en avant de Cecchetti).
Vidu ankaŭ en croisé .
C
Cabriole
Cabriole laŭvorte estas "salto". Ĝi estas salto konsistanta el tri eroj - eksalto de unu piedo, teno de ĝi apud la alia
piedo estanta en aero, surteriĝo je la sama piedo. Povas esti farita je diversaj direktoj, je 45° aŭ 90°, je malsama
kvanto de tenoj (unufoje, dufoje, trifoje).
Cabriole estas unu el la plej malfacilaj specoj de salto. Unu kruro restas altigita antaŭen aŭ malantaŭen (je
arabesque ), la alia kruro atingas ĝin en aero kaj estas tenata apud la alia. Korpo restas forte inklinata en direkto for
de la direkto de altigo de la piedoj. Dum cabriole aperas aspekto ke la dancisto restas en aero en preskaŭ horizontala
pozo.
Cabriole estas termino prenita de ĉevalrajdado, kie ĝi signifas salton de ĉevalo kun forta elĵeto de la kruroj.
728240342.007.png
 
Zgłoś jeśli naruszono regulamin