La Eta Princo (Printebla) Esperanto.pdf
(
2411 KB
)
Pobierz
La eta princo
LA ETA PRINCO
e
LIBRO
e
LIBRO
Antoine de Saint-Exupéry
La eta princo
INKO
1
LA ETA PRINCO
e
LIBRO
Antoine de Saint-Exupéry
LA ETA PRINCO
El la franca tradukis
Pierre Delaire
e
LIBRO
Aran¸is: Franko Luin
ISBN 91-7303-056-2
inko@omnibus.se
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
http://www.omnibus.se/inko
DECEMBRO 2000
2
LA ETA PRINCO
e
LIBRO
Dediço de la aûtoro al Léon Werth
Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandulo estas la plej
bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkul-
pigon: tiu grandulo kapablas çion kompreni, eç porinfanajn li-
brojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandulo lo¸as en Fran-
cio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas kon-
solon. Se çiuj tiuj senkulpigoj ne sufiças, mi volonte dediços çi
libron al la infano, kiu iam antaûe tiu grandulo
estis. Çiuj granduloj unue estis
infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri
tio.) Mi do korektas mian dediçon:
Al Léon Werth,
kiam li estis malgranda knabo.
3
P
ardonu infanoj, ke mi dediçis çi tiun libron al ”grandulo”.
LA ETA PRINCO
e
LIBRO
I.
Iam, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri
la praarbaro, titolita ”Travivitaj rakontoj”. Tiu bildo prezentis
boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:
En la libro oni diris: ”La boaj glutas sian rabaîon unuglute, sen-
maçe. Sekve ili ne plu povas movi¸i kaj dormas dum sia sesmona-
ta digestado.”
Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ¸angalo kaj
per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan deseg-
non. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ¸i estis:
Mi montris mian çefverkon al granduloj kaj ilin demandis, çu
mia desegno timigis ilin.
Ili al mi respondis: ”Kial çapelo timigus?”
Mia desegno ne prezentis çapelon. ¯i prezentis boaon, kiu
digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao,
4
LA ETA PRINCO
e
LIBRO
por komprenigi al granduloj. Ili çiam bezonas klarigojn. Jen kiel
aspektis mia desegno numero Du:
La granduloj konsilis, ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj
aû malfermitaj aû ne, kaj prefere interesi¸u pri geografio, his-
torio, kalkularto kaj gramatiko. Kaj tiel, en mia sesjara a¸o, mi
rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkura¸i¸is pro la
fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero
Du. Neniam la granduloj komprenas tute per si mem kaj al la
infanoj estas lacige çiam kaj çiam donadi al ili klarigojn.
Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi
flugis iom çie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio
multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Çinion de Ari-
zono. Tio estas tre taûga, se oni vojeraris nokte.
Tiel, dum la daûro de mia vivo, mi havis amasojn da kontak-
toj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis çe granduloj.
De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis
mian opinion pri ili.
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ÿajnis al mi iom klarvida,
iam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi çiam kon-
servis. Mi volis scii, çu tiu çi vere estas komprenema. Sed çiam
oni respondis al mi: ”¯i estas çapelo.” Tiam al tiu mi parolis nek
pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adapti¸is al ties
komprenpovo. Mi priparolis bri¸on, golfludon, politikon kaj
kravatojn. Kaj la grandulo estis ja kontenta koni homon tiel
konvenan.
5
Plik z chomika:
zkliban
Inne pliki z tego folderu:
(Subtitola) La skarlata floreto (subtekstoj en esperanto).avi
(512549 KB)
youtube.zip
(153981 KB)
youtube(1).zip
(143620 KB)
Emmanuel gastigas! (Esperanto).AVI
(107561 KB)
- IS 2007 en Wuerzburg - VENU.esperanto.avi
(25178 KB)
Inne foldery tego chomika:
epo esperanto
ESPERANTO (LINGWISTYKA)
Kurs Esperanto
Maria Niemirow, Esperanto dla wszystkich
Nauka esperanto
Zgłoś jeśli
naruszono regulamin